The Esperanto Teacher - Helen Fryer (easy books to read in english .txt) 📗
- Author: Helen Fryer
- Performer: -
Book online «The Esperanto Teacher - Helen Fryer (easy books to read in english .txt) 📗». Author Helen Fryer
aglo : eagle. sekve : consequently.
invit- : invite. laux : according to.
konstru- : construct.
Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi. La surtuto estas acxetita de mi; sekve gxi apartenas al mi. Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux. Mia ora ringo ne estus tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi. Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn. Kiam la pregxo estis finita, li sin levis.
Auxgusto estas mia plej amata filo. Mono havata estas pli grava ol havita. Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.
LESSON 16.
Another set of participles is used to describe or show the condition or state of the “doer” of the action, namely “-anta”, denoting “incompleteness” or present time, “-inta”, denoting “completeness” or past time, and “-onta”, denoting “action not yet begun”, or future time, as “Sur la arbo staras kantanta birdo (aux birdo kantanta”), On the tree is a singing bird (or a bird singing); “En la venonta somero mi vizitos vin”, In the coming summer I shall visit you; “La pasinta nokto estis tre pluva”, The past night was very wet (rainy).
Mi estas mangxanta ………. I am (in the act of) eating.
Li estis mangxanta ………. He was eating.
Ni estos mangxantaj ……… We shall be eating.
Vi estus mangxantaj ……… You would be eating.
(Ke) ili estu mangxantaj …. (That) they may be eating.
Esti mangxanta ………….. To be eating.
Estu mangxanta ………….. Be (in the act of) eating.
Mi estas teninta ………… I am (in the state of) having
held, or, I have held.
Li estis teninta ………… He was (in the state of) having
held, or, he had held.
Ni estos tenintaj ……….. We shall be (in the state of)
having held, or, we shall
have held.
Vi estus tenintaj ……….. You would be (in the state of)
having held, or, you would
have held.
(Ke) ili estu tenintaj …… (That) they may be (in the
state of) having held, or,
(that) they may have held.
Esti teninta ……………. To be (in the state of) having
held, or, to have held.
Mi estas dironta ………… I am about (going) to say.
Li estis dironta ………… He was about (going) to say.
Ni estos dirontaj ……….. We shall be about (going) to
say.
Vi estus dirontaj ……….. You would be about (going)
to say.
(Ke) ili estu dirontaj …… (That) they may be about
(going) to say.
Esti dironta ……………. To be about (going) to say.
The participles are made into nouns by ending them with “o” instead of “a”, as “Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto, kaj Jozefo estas la batato”, When Nicodemus beats Joseph, then Nicodemus is the beater, and Joseph is the one being beaten.
La batanto …… The one who is beating.
La batinto …… The one who was beating.
La batonto …… The one who is about (going) to beat.
La batato ……. The one who is being beaten.
La batito ……. The one who has been beaten.
La batoto ……. The one who is about to be beaten.
Note that the participles which have “n” in the termination refer to the “doer”; they are called “active” participles. Those without “n” refer to the one to whom the action is done; they are “passive” participles.
VOCABULARY.
tempo : time. ripet- : repeat.
mondo : world. arest- : arrest.
lingvo : language. jugx- : judge.
nombro : number. konduk- : lead, conduct.
legendo : legend. vojagx- : travel, journey.
loko : place. sxtel- : steal.
salono : drawing-room. ripoz- : rest, repose.
eraro : mistake. diradis : used to say (tell).
soldato : soldier. estonta : future (about to be).
strato : street. vera : true.
pek- : sin. intence : intentionally.
fal- : fall. facile : easily.
mensog- : tell a lie. antauxe : formerly, previously.
pas- : pass (as time passes). dum : while, whilst, during.
atend- : wait, expect. neniam : never.
sav- : save, rescue. neniu : nobody.
danc- : dance. sen : without.
kred- : believe. senmove : motionless.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. La falinta homo ne povas sin levi. La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas. Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. En la lingvo Esperanto ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. La nombro de la dancantoj estis granda. Gxi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj cxiam ripetas. Li kondukis la vojagxanton al la loko, kie la sxtelintoj ripozis. Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. Homo, kiun oni devas jugxi, estas jugxoto.
16A.
Nun li diras al mi la veron. Hieraux li diris al mi la veron. Li cxiam diradis al mi la veron. Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux, li estis dirinta al mi la veron). Li diros al mi la veron. Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux, li estos dirinta al mi la veron; aux, antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux, se li estus dirinta al mi la veron). Kiam mi venos, diru al mi la veron. Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron (aux, estu dirinta al mi la veron). Mi volas diri al vi la veron. Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux, mi volas esti dirinta la veron).
LESSON 17.
Participles can be used as adverbs when they refer to the subject, and tell some circumstance about the action, as “Walking along the street, John saw your friend.” “Walking along the street” tells the circumstance under which the subject, John, saw your friend; therefore “walking” is adverbial—“Promenante sur la strato, Johano vidis vian amikon.” If it were the friend who was walking, it must be “Johano vidis vian amikon, promenantan sur la strato.”
(Examine in this way the sentences in the following exercise).
VOCABULARY.
braceleto : bracelet. medit- : meditate.
sxtelisto : thief. port- : carry.
vorto : word. demand- : ask.
duko : duke. sxpar- : save.
juvelo : jewel. edzigx- : marry.
juvelujo : jewel-case. hont- : be ashamed.
dolaro : dollar. ir- : go.
instruo : instruction. profunda : deep.
planko : floor. kelka : some.
imperiestro : emperor. ia : some (kind), any (kind).
okazo : opportunity, occurrence, kredeble : probably.
chance. trans : across.
serv- : serve. tio cxi : this (thing).
Promenante sur la strato, mi falis. Trovinte pomon, mi gxin mangxis. Li venis al mi tute ne atendite. Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Ni hontis, ricevinte instruon de la knabo. La imperiestra servanto eliris, portante kun si la braceleton. Profunde salutante, li rakontis, ke oni kaptis la sxteliston. Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon. Laborinte unu jaron, kaj sxparinte kelkajn dolarojn, mi edzigxis kun mia Mario. Transirinte la riveron, li trovis la sxteliston. Rigardinte okaze la plankon, sxi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto.
LESSON 18.
Suffix -ist-.
The suffix “-ist-” denotes one who occupies himself with or devotes himself to any special thing, as a business or a hobby, as “jugxi”, to judge, “jugxisto”, a judge; “servi”, to serve, “servisto”, a servant; “kuraci”, to treat (as a doctor), “kuracisto”, a doctor; “lavi”, to wash, “lavisto”, a laundryman.
VOCABULARY.
boto : boot. transskrib- : transcribe, copy.
sxuo : shoe. kuir- : cook.
maro : sea. veturig- : drive (carriage, etc.).
mehxaniko : mechanics. tromp- : deceive.
hxemio : chemistry. okup- : occupy, employ.
diplomato : diplomatist. teks- : weave.
fiziko : physics. diversa(j) : various.
scienco : science. simple : simply.
dron- : be drowned, sink. je (indefinite meaning).
verk- : work mentally, write, [Lessons 26, 40.]
compose.
La botisto faras botojn kaj sxuojn. Sxtelistojn neniu lasas en sian domon. La kuragxa maristo dronis en la maro. Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. Ni havas diversajn servantojn—kuiriston, cxambristinon, infanistinon, kaj veturigiston. Kiu okupas sin je mehxaniko estas mehxankisto, kaj kiu okupas sin je hxemio estas hxemiisto. Diplomatiiston oni povas ankaux nomi diplomato, [Footnote: See Lesson 45.] sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, [Footnote: See Lesson 45.] cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem. Unu tagon [Footnote: See Lesson 26.] (en unu tago) venis du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj.
LESSON 19.
Suffixes -ig-, -igx-.
“-ig-” means “to make” or “cause” someone or something to be or to do that which the word denotes, while “-igx-” means “to become” so or such oneself. Thus from “rugxa”, red, we get “rugxigi”, to make (something or someone) red, “rugxigxi”, to become red oneself, to blush; “klara”, clear, “klarigi”, to make clear, to explain, “klarigxi”, to become clear; “sidi”, to sit, to be sitting, “sidigi”, to cause someone to sit, “sidigxi”, to become seated, to sit down; “kun”, with, “kunigi”, to connect, “kunigxi”, to become connected with; “devi”, to have to (must), “devigi”, to compel; “fari”, to do or make, “farigxi”, to become; “for”, away, “forigi”, make (go) away.
VOCABULARY.
printempo : spring. kapo : head.
glacio : ice. botelo : bottle.
vetero : weather. dev- : have to, must.
broso : brush. kurac- : treat as a doctor.
relo : rail. pren- : take.
rado : wheel. pend- : hang.
cxapo : bonnet, cap. blov- : blow.
arbeto : little tree. ekbrul- : begin to burn.
vento : wind. rid- : laugh.
brancxo : branch. romp- : break.
vizagxo : face. fluida : fluid.
kuvo : tub. kota : dirty, muddy.
kolego : companion, colleague natura : natural.
Hebreo : Hebrew. seka : dry.
Kristano : Christian. tamen : however, nevertheless, yet
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni. Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.
Li venigis al si el Berlino multajn librojn (multe da libroj).
Li paligxis de timo, kaj poste li rugxigxis de honto. En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas. En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem, kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, [Footnote: See Lesson 26, Note iii.] promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro, kaj mortigxis. Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto. Sidigu vin (aux, sidigxu), sinjoro!
Lia malgaja vizagxo ridigis lian amikon. La tutan nokton ili pasigis maldorme, kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Mi senvestigis la infanon de liaj noktaj vestoj, kaj starigis lin en la kuvon; poste mi sekigis lin. Li amikigxis kun malbonaj kolegoj. Malricxa hebreo volis kristanigxi. La botelo falis kaj rompigxis. Sxi farigxis lia edzino. Iom post iom, sxi tute trankviligxis.
*
NOTES.
1.—In “pluvas”, it rains; “tondras”, it thunders; “estas bela tago”,
Comments (0)